世界语版《百喻经》(16)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| edzinon. La malsaĝuloj estas tute samaj.
29. BRULIGI LA MALNOVAN VESTON
Iam antaŭe iu vivis mizere en malriĉeco. Li laboris por alia homo, gajnis maldelikatan veston kaj sin vestis per ĝi. Iu vidis tion kaj diris al li: “Naskiĝinte el alta klaso, vi ja estas filo de nobelo. Kiel al vi decas surhavi tiel maldelikatan vestaĉon? Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan veston. Agu laŭ mia ordono! Mi tute ne trompos vin.” La malriĉulo ĝojegis kaj promesis estime obei lin. La viro estigis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al la malsaĝulo: “Nun demetu vian vestaĉon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi trovos la plej bonan vestaĵon en la fajro.” La malriĉulo tuj demetis sian veston kaj ĵetis ĝin en la fajron. Post la forbrulo de la malnova vesto, li serĉadis la novan en la fajro, sed trovis nenion. Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili renaskiĝis en la homa mondo pro sia bona karmo en la pasintaj vivoj, do ili devas bone protekti sian vivon por praktiki bonon kaj havigi al si meritojn. Sed ili estas trompitaj de alireligiuloj, herezuloj kaj malicaj demoninoj: “Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en fajron aŭ valon. Post via morto, vi renaskiĝos en la paradizo kaj ĝuos eternan feliĉon.” Obeinte tion, ili rezignas sian vivon. Ili naskiĝas en la infero kaj suferas mizere post la morto. Ili perdas la homan vivon, sed akiras nenian feliĉon, same kiel la malriĉulo.
30. RAKONTO PRI ŜAFISTO
Iam iu lertis en paŝtado kaj multeco de liaj ŝafoj atingis milojn. Sed li estis tre avara kaj neniam volis elspezi monon. Tiam vivis homo lerta je trompo. Per diversaj metodoj li amikiĝis kun la ŝafisto kaj diris al li: “Nun ni jam intimiĝis kiel unu, kaj ne plu estas diferenco inter ni. Mi scias bone, ke iu havas belan filinon. Mi svatos ŝin al vi kiel edzinon.” Aŭdinte tion, la ŝafisto eksplodis de ĝojo kaj donacis multe da ŝafoj kaj trezoroj al la trompisto. La trompisto denove diris: “Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi.” La ŝafisto ankoraŭ ne vidis la edzinon, tamen li ĝojegis kaj prezentis grandan donacon al la trompisto, aŭdinte pri ŝia akuŝo (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了