乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(31)

per piedo.

Malsaĝa subulo neniam trovis ŝancon por tion fari. Li do pensis: “Se kraĉo de la riĉulo falos sur la teron, ĉiuj forviŝos ĝin per piedo. Do mi devas fari tion la unua tuj kiam ĝi elbuŝiĝos.”

Apenaŭ la pliaĝulo pretis kraĉi, la malsaĝulo levis piedon kaj trafis lian buŝon. Pro tio li vundis la lipojn kaj rompis la dentojn al la pliaĝulo.

La pliaĝulo demandis la malsaĝulon: “Kial vi piedbatis min je la buŝo?”

La malsaĝulo respondis: “Se via kraĉo falas sur la teron, la proksimaj flatemuloj forviŝas ĝin per piedo. Ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis ŝancon tion fari. Do por gajni vian plaĉon mi volis piede forviŝi la kraĉon apenaŭ vi pretis elkraĉi.”

Ĉio okazas en ĝusta tempo. Se oni klopodas antaŭ la okazo, ili akiras nur ĉagrenon. Do homoj devas kompreni la diferencon inter la ĝusta kaj malĝusta tempoj por sia ago.

58. DIVIDI HEREDAĴON

Iam en la regno Malao vivis kŝatria nobelo. Li suferis de grava malsano kaj sciis bone, ke li estas mortanta. Li do ordonis siajn du filojn: “Dividu la heredaĵon egale post mia morto.”

La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa faris dividon ne egale.

Tiam maljuna malsaĝulo proponis al ili: “Mi instruos al vi kiel dividi la havaĵon tute egale. Duonigu ĉion el la heredaĵoj. Kiel fari tion? Duonigu ĉiun el la vestoj, teleroj kaj boteloj, pelvoj, urnoj, kaj ankaŭ moneroj. Tiel vi dividos ĉiujn heredaĵojn tute egale.”

Oni mokridis lin pro la propono.

La alireligiuloj erare pratikas apartan respondon de debato. Ekzistas kvar specoj da respondoj. El ili estas definitiva respondo, ekzemple al la demando, ĉu ĉiuj homoj mortas, oni devas doni definitivan respondon. Al la demando, ĉu mortintoj renaskiĝas, estas apartaj respondoj: “Homoj ĉesigintaj amon ne plu renaskiĝas.” kaj “Homo kun amo renaskiĝas.” Tio estas aparta respondo de debato. Se iu demandas: “Ĉu homo estas la plej bona?” Oni devas respondi post retrodemando: “Ĉu vi komparas homon kun vivestaĵoj en la tri malbonaj mondoj aŭ ĉiela ekzisteco? Se vi komparas homon kun vivestaĵoj en la malbonaj ekzistecoj, homo estas la plej bona. Se vi komparas homon kun ĉieluloj, homo estas malpli bona.” Tio estas respondo post retrodemando. Se iu demandas pri la dek kvar malfacile respondeblaj aferoj, ekzemple “Ĉu la mondo kaj vivestaĵoj havas limon aŭ ne?”, “Ĉu ili havas komencon aŭ ne?” kaj aliaj, oni devas sin teni silenta anstataŭ doni respondon. Sed la alireligiuloj estas malsaĝaj. Ili sin opinias sufiĉe saĝaj kaj anstataŭigas la kvar specojn da respondoj de debato per aparta respondo kvazaŭ la malsaĝulo, kiu duonigis eĉ moneron por dividi la havaĵon.

(责任编辑:admin)