世界语版《百喻经》(46)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| aŭ duondio, unu el la vivestaĵoj en la ses mondoj.
85. VIRINO KUN OKULA MALSANO
Iam antaŭe, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: “Ĉu vi suferas de okuldoloro?” La suferantino respondis: “Jes, mi suferas de okuldoloro.” La konatino diris: “Oni havas okulojn do ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne komencas suferi de okuldoloro, mi preferas elfosi la okulojn por eviti la eventualan suferon.” La aliaj admonis ŝin: “Se vi havas okulojn, ili eble doloras eble ne; se vi perdas la okulojn, vi suferas de doloro dum la tuta vivo.” Malsaĝuloj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte, ke riĉaĵo estas kaŭzo de malriĉiĝo, ili rifuzas doni almozon pro timo, ke ili ricevos riciĝon pro la bona faro, kaj la riĉeco alportos al ili suferon sinsekve. Iuj diras: “Se vi donas almozon, vi eble suferos eble feliĉos, sed se vi rifuzas almozdoni, vi suferos de granda mizereco.” Ili similas al la virino, kiu volis elfosi siajn okulojn por eviti la nunan doloron, sed suferos de eterna doloro.
86. PROTEKTI ORELRINGOJN
Iam antaŭe, patro kaj filo iris kune sur vojo. Subite aperis rabisto kaj pretis prirabi ilin. La filo surportis orelringojn el pura oro. Vidinte la altrudiĝon de la rabisto, la patro timis la perdon de la orelringoj. Li do tuj tiris la orelringojn por preni ilin for de la filo, sed la ringoj ne cedis. Li do detranĉis la kapon de la filo por protekti la oraĵojn. La rabisto foriris momenton poste. La patro klopodis remeti la detranĉitan kapon sur la ŝultron de la filo, sed la kapo neniel povis sidi bonorde kiel antaŭe. Ĉiuj priridis la malsaĝan patron pro tio. Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Por reputacio kaj profito ili faras arbitrajn argumentojn dirante, ĉu troviĝas sekva vivo aŭ ne; ĉu estas mediumo aŭ ne; ĉu estas mensa funkcio aŭ ne; ke ne estas diversaj iluzioj kaj kaj ke ne estas la vero de darmo. Kiam la aliaj refutas ilin per la argumentoj pri la vero, ili diras, ke ne estas tiaj diroj en iliaj argumentoj. La malsaĝuloj mensogas por profito kaj reputacio, perdas la frukton de la sankteco kaj (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了