世界语版《百喻经》(19)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Li faris raporton al la reĝo, kaj la reĝo vere ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj. Ĉiuj ĝojegis informiĝinte pri tio. Iu diris: “La vojo restas ankoraŭ tiel longa je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis.” Kvankam ili aŭdis tion, tamen neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo. Ankaŭ iuj homoj en la mondo tiel kondutas. Ili praktikas la ĝustan darmon de budhismo por atingi la urbon de nirvano liberiĝinte el la kvin mondoj de la ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj, sed poste enuiĝas pri la longa klopodo, volas rezigni la antaŭan praktikadon por tuj atingi la liberiĝon el la metempsikozo. Tiel ili ne plu paŝas antaŭen. La Budho lerte interpretis la metodon fariĝi budho per la tri ŝtupoj de sravako16 (sravaka), pratjekabudho17 (pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La teravadaj praktikantoj ĝojas pro tio prenante ĝin por facila aliro. Ili do faras bonfarojn kaj akumulas meritojn por liberiĝi el la metempsikozo de naskiĝo kaj morto. Poste kiam ili aŭdas, ke la tri aliroj al budheco estas fakte unu, ili ne plu volas forlasi la antaŭan celon pro sia kredo al la Budho, simile al la vilaĝanoj.
*15. Joĝano: Mezurunuo de la distanco, por kio necesas unu taga marŝado de antikva armeo de reĝo laŭ noto de antikva Hindio. Ĝi longas je dudek ĝis tridek kilometroj. *16. Sravako: Arahanto, kiu sukcesis iluminiĝi per praktikado laŭ la budhisma instruo. *17. Pratjekabudho: Arahanto, kiu vivis en la mondo sen budhismo sed atingis iluminiĝon per sia propra klopodo.
35. SPEGULO SUR TREZORO
Iam vivis malriĉulo vivis en mizero kaj ŝuldis grandan sumon al aliaj. Li ne kapablis likvidi sian ŝuldon, do li povis fari nenion alian ol forfuĝi. Kiam li atingis dezertan regionon, li hazarde trovis skatolon plenan de trezoro. Sub la skatola kovrilo kuŝis spegulo sur la valoraĵo. Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li eksentis teruron kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne sciis, ke vi estas en la skatolo. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!” (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了