乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(12)

20. BABILADO PRI LA KRUELECO DE LA REĜO

Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.”

Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi, kiu estas la dirinto, li kredis malfidelulon, kaptis lojalan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.

Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.

La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam redonis al vi dekoble. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Kial vi ankoraŭ suferas?”

Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus min per mil kapoj. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.”

Ankaŭ malsaĝaj homoj kondutas same. Ili dronas en la nuna diboĉo kaj tute ignoras la estontan suferon. Ili malutilas al vivestaĵoj kaj eltrudas monon de homoj por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton per la havaĵo. Ili kondutas kiel la reĝo, kiu fortranĉis dorsan karnon de la mispunito kaj poste plenigis la vundon per pli da viando por sendolorigi lin.

21. METODO POR HAVI PLIAN FILON

Iam antaŭe, virino havis unu filon kaj deziris plian. Ŝi demandis aliajn virinojn: “Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?”

Maljunulino diris al ŝi: “Mi povas helpi vin havi pliajn filojn, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio.”

La virino demandis la maljunulinon: “Kion mi devas oferi al la dio?”

La maljunulino respondis: “Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski pliajn filojn.”

La virino do intencis mortigi sian filon laŭ la konsilo.

Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi povos naski pliajn filojn aŭ ne, tamen vi eĉ volas mortigi vian nunan filon.”

Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Kun deziro al la estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj turmentas per diversaj manieroj por renaskiĝi en la ĉielo. (责任编辑:admin)