世界语版《百喻经》(15)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| montris iom da manko laŭkondiĉe por profitigi la vivestaĵojn. Ili aŭ mokis lin pri la neperfektaj vortoj aŭ imitis la mankojn dum ili aŭskultis la instruon. Pro tio ili perdis la profiton en la praktikado de budhismo kaj renaskiĝis en la tri malbonaj mondoj. Ili kondutis same kiel la malsaĝulo.
27. METODO POR KURACI VUNDON
Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por resaniĝi pli rapide. Malsaĝulo vidis tion kaj ekĝojis. Li diris al si mem: “Mi lernis metodon por kuraci vundon!” Reveninte hejmen, li tuj diris al sia filo: “Skurĝu min je la dorso! Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.” La filo skurĝis lin je la dorso. Li ŝmiris ĉevalan fekaĵon sur la vundon kaj prenis tion por bona kuracmetodo. Ankaŭ iuj homoj en la mondo estas samaj. Aŭdinte la diron, ke praktiki kontempladon pri malpureco povas forigi la damaĝon de kvin agregaĵoj15, ili diras: “Mi volas kontempli virinojn kaj la kvin pasiojn.” Anstataŭ percepti la malpurecon de kvin pasioj, ili estas sorĉitaj de volupto, renaskiĝas en la metempsikozo kaj falas en la inferon. Malsaĝuloj en la mondo kondutas tute same.
*15. la kvin agregaĵoj: Formo, percepto, konscio, ago kaj scio. Ili reprezentas la kvin faktorojn materiajn kaj spiritajn de vivestaĵoj.
28. ŜANĜI LA NAZON DE LA EDZINO
Antaŭe iu havis ĉarman edzinon kun malbela nazo. Irante ekstere, la edzo vidis ĉarman virinon kun bela nazo. Li tuj pensis: “Mi preferas detranĉi ŝian nazon kaj meti ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu tio ne estas bona?” Li do detranĉis la nazon de la virino kaj portis ĝin hejmen. Li tuj vokis sian edzinon: “Eliru! Mi donos al vi belan nazon!” Je la eliro de la edzino, li tuj detranĉis ŝian nazon kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. La nazo neniel povis sidi bonorde, do pro li la edzino perdis la nazon kaj vane suferis de granda doloro. Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Aŭdinte, ke konataj ŝramanoj kaj bramanoj kun prestiĝo kaj virto ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensas: “Mi estas tute sama kiel ili.” Ili do mensogas, ke ili havas virton. Ili perdas profiton kaj ankaŭ detruas sian bonan konduton. Ili similas tiun, kiu detranĉis la nazon de alia virino kaj vundis sian propran (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了