乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(39)

: “Ĉi tie ja troviĝas neniu rabisto por prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel haste anstataŭ dece kaj malrapide?

Li diris: “Jen sekreto. Mi ne rajtas malkaŝi ĝin al vi.” Aŭdinde tion, la edzino miris kaj insistis pri la demando.

La edzo ellasis la respondon post longa hezito. Li diris: “Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas rapide.”

Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili ne komprenas la veron kaj ne povas distingi bonon de malbono, sed senhonte faras diversajn malbonojn, dirante, ke ili tiel kondutas ekde sia avo kaj ne rezignas tion ĝis morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu imitis rapidan manĝadon kun opinio, ke tio estas bona metodo.

70. GUSTUMI MANGOJN

Iam pliaĝulo volis manĝi mangojn, kaj sendis serviston iri kun mono al ĝardeno de aliulo por aĉeti la fruktojn. Li ordonis: “Vi devas aĉeti la mangojn dolĉajn kaj bongustajn.” La servisto do iris al la vendisto kun mono.

La vendisto diris: “Ĉiuj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Se vi gustumos unu, vi bone scios pri tio.”

La aĉetanto respondis: “Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povas scii, ke ankaŭ la aliaj same bongustas?” Li do elektis mangojn kaj gustumis ĉiujn antaŭ ol porti ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis mordsignojn, li sentis naŭzon kaj forĵetis ĉiujn fruktojn eksteren.

Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili aŭdas, ke observado de disciplino povas havigi al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volas kredi tion, dirante: “Se oni povas akiri feliĉon per almozdono, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon.” Vidinte la nunajn riĉecon kaj mizerecon kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzo kaj efektivo, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, ĉiuj iliaj riĉaĵoj perdiĝos kvazaŭ la morditaj mangoj.

71. BLINDIĜO PRO LA EDZINOJ

Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li intime rilatis al unu, la alia koleris. Li ne povis solvi ilian konflikton, kaj devis kuŝi surdorse inter ili nokte. Kiam lia domo likis pro pluvego, akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne kuraĝis sin movi por fari eviton, do liaj okuloj perdis la vidpovon.

Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili intimas al maliculoj, praktikas maldecaĵon, kaŭzas malbonan karmon, falas en tri amarajn mondojn, longe restas en metempsikozo kaj perdas la okulojn de saĝo simile al la malsaĝulo, kiu perdis ambaŭ okulojn pro la edzinoj.

(责任编辑:admin)