世界语版《百喻经》(18)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
32. KOMERCISTO ŜTELIS ORON
Iam du komercistoj faris sian propran negocon akompanante unu la alian. Unu vendis oron, dum la alia vendis kapokon. Aĉetanto de oro ardigis oran ingoton de komercisto por taksi ĝian verecon. La alia komercisto ŝtelis la ardigitan oron kaj kaŝis ĝin en sia kapoko. La kapoko tute cindriĝis pro ardo de la oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis ankaŭ kapokon. Iuj alireligiuloj plagiatas la teorion de budhismo kaj aldonas ĝin en sian propran doktrinon kun mensogo, ke ĝi estas la propra doktrino anstataŭ de budhismo. Tamen tio detruas ilian doktrinon kaj malaperigas ĝin de la mondo. La afero similas la ŝteladon de oro.
33. HAKI ARBON POR PRENI FRUKTON
Iam reĝo havis arbo, kiu estas alta, dika kaj granda. La arbo ĉiam produktis fruktojn dolĉajn kaj bongustajn. Foje iu gastis ĉe la reĝo. La reĝo demandis: “La arbo donos bongustajn fruktojn. Ĉu vi povas manĝi?” La gasto respondis: “Tiel alta kaj dika estas la arbo. Kiel mi povos preni la fruktojn kvankam mi deziras manĝi?” La reĝo tuj dehakis la arbon por preni la fruktojn pli facile, sed li akiris nenion post la vana laboro. Poste, kiam li volis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj neniel plu reviviĝis. Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. La Tatagato15 havas disciplinan arbon, kiu povas doni sanktan frukton. Se iuj volas akiri la frukton, ili devas observi la disciplinon kaj akumuli diversajn meritojn. Sed ili kontraŭis disciplinajn regulojn ĉar ili ne scias la metodon de la praktikado. Kvazaŭ ili dehakus la fruktdonan arbon, kaj vane klopodus ĝin revivigi. La homoj rompintaj disciplinajn regulojn klopodas same vane.
*14. Tatagato: Titolo donita al ĉiuj budhoj. Ĝi signifas ŝajnajn venon kaj iron de ĉiuj budhoj.
34. TRANSPORTADI DOLĈAN AKVON
Antaŭe iu vilaĝo distancis de la ĉefurbo je kvin joĝanoj15. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis la vilaĝanojn sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj ege elĉerpiĝis de tio kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi malproksimen. Tiam la estro de la vilaĝo diris al la vilaĝanoj: “Ne forlasu la vilaĝon! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado.” (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了