乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(38)

La edzino ekkriis pri la rabisto kaj riproĉis sian edzon: “Malsaĝulo! Kial vi ne krias pri la rabisto nur pro la kuko? ”

La edzo aplaŭdis per la manoj kaj diris kun rido: “Virinaĉo! Jen mi havas la kukon, kaj donos neniom al vi.”

Neniu el aliaj homoj povis sin deteni de rido kiam ili aŭdis pri tio.

Tiel kondutas ankaŭ ordinaraj homoj. Ili sin ŝajnigas trankvilaj kaj kvietaj por reputacio kaj profito, sed suferas de atenco farita de diversaj rabistoj el siaj iluzioj kaj kleŝoj, perdas la bonon kaj falas en la tri amarajn mondojn. Ili nek sentas timon kaj nek provas trovi metodon por sin liberigi, sed daŭre absorbiĝas en amuziĝo laŭ la kvin pasioj. Ili eĉ ne scias la danĝeron droni en la suferego, tutsimile al la malsaĝulo.

68. SINVENĜO

Iam antaŭe, iu kaj kaj alia homo malamis unu la alian. Li ege afliktiĝis pro tio. Oni demandis lin: “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu faris malutilon al mi, sed mi ne kapablas min venĝi kontraŭ li. Mi ne scias kiel fari venĝon kontraŭ li, do mi afliktiĝas pro tio.”

La aliulo respondis: “Nur per Vetalaj Sorĉvortoj25 vi povas venĝi vin kontraŭ li. Sed la sorĉarto havas mankon. La fatalaĵo trafos vin antaŭ ol atingi lin.”

Aŭdinte tion, la viro ekĝojis kaj tuj petis: “Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Mi preferas venĝi min kontraŭ li eĉ se mi suferas de tio.”

Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili volas trovi Vitalajn Sorĉvortojn por sin venĝi kontraŭ aliaj pro kolero, sed antaŭ ol malutili al la aliaj, ili mem suferas de sia kolero kaj falas en amarajn statojn de inferulo, besto kaj malsata spirito, tute simile al la malsaĝulo.

*25. Vetalaj Sorĉvortoj: Malica sorĉvorto portempe revivigi kadavron por mortigi alian homon.

69. RAPIDA MANĜADO

Iam antaŭe, iu vojaĝis al la suda Hindio de la norda. Li longe loĝis tie kaj prenis lokan junulinon kiel sian edzinon.

Foje, apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li tuj englutegis spite varmegon.

La edzino kulpigis lin kaj diris (责任编辑:admin)