世界语版《百喻经》(27)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Antaŭe en iu regno ĉiuj virinoj kutime sin ornamis per bluverdaj lotusfloroj dum la nacia festo. Tiam la edzino de malriĉulo diris al la edzo: “Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi bluverdajn lotusflorojn. Se ne, mi foriros de vi.” Antaŭe la malriĉulo scipovis lerte imiti la pepadon de mandarena anaso. Do pepante kiel mandarena anaso, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli bluverdajn lotusflorojn. La gardisto de la lageto demandis: “Kiu estas en la lageto?” La malriĉulo pretervole respondis: “Mandarena anaso.” La gardisto kaptis lin kaj eskortis lin al la reĝo. Sur la vojo li denove pepadis. La gardisto diris: “Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?” Tiel kondutas la malsaĝuloj en la mondo. Ili faras atencojn kaj diversajn malbonojn dum la tuta vivo kaj neniam praktikas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la gardistoj eskortos ilin al la reĝo de Morto. Kvankam ili ekvolas praktiki bonon, ili jam ne plu havas ŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu imitis la pepadon de la mandarena anaso nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo.
48. BESTO KAJ ARBO
Kiam srigalo21 kuŝis sub arbo, arbobranĉo rompiĝis pro vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn por ne plu vidi la arbon kaj tuj forkuris. Ĝi atingis senarban regionon, restis tie ĝis la vespero kaj ankoraŭ ne volis reiri al la antaŭa loko. Poste, kiam ĝi vidis, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en la malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirinte, “Ĝi vokas min.” Ankaŭ malsaĝa disĉiplo kondutas same. Fariĝinte monaĥo, li lernas ĉe instruisto, sed forlasas lin pro ties iometa kulpigo. Poste li revenas al la instruiasto post kiam li kontaktas malbonulojn kaj ĉagreniĝas pro tio. Do li foriras kaj revenas pro sia malsaĝo.
*21. Srigalo: Vulpsimila besto iom malpli granda.
49. DISPUTO PRI LA TROVITAJ HAROJ
Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en rivero kaj trovis tufon da haroj sur la rivera fundo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了