世界语版《百喻经》(8)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| ploras kun bedaŭro pri lia mallonga vivo.” Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile aŭgurebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi ploras anticipe pro tio?” La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.” Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian profetaĵon. Informiĝinte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen homo vere ĉioscia! Li profetis tute prave.” Ili ĉiuj kredis lin kaj venis al li por esprimi sian estimon. Por akiri profiton, iuj el la kvarkategoriaj disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam atingis sanktecon. Iuj malsaĝuloj eĉ murdas bonajn budhanojn por sin ŝajnigi bonkoraj, sed ili senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia propra filo.
12. FARI KANDON
Iam antaŭe, dum malsaĝulo produktis kandon, riĉulo venis al li. La malsaĝulo pensis: “Mi devas prezenti sukeran akvon al la riĉulo.” Do li metis iom da akvo en la poton super la fajro kaj ventumis la sukeran akvon per ventumilo desupre por malvarmigi ĝin. Oni diris al li: “Kiel vi povas malvarmigi la akvon per senĉesa ventumado se vi ne estingas la suban fajron!” Ĉiuj homoj mokridis lin. Anstataŭ estingi la ardan fajron de siaj ardaj kleŝoj, la alireligiuloj praktikas asketismon, kuŝas sur dornoj kaj rostas sian korpon per fajro por atingi malvermetan kaj pacan staton de liberiĝo. Ili klopodas vane, kaj estas mokitaj de saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur nun, sed ankaŭ ĝis la nemezurebla estonteco.
13. KOLEREMULO
Antaŭe multaj homoj babilis en la ĉambro. Unu el ili laŭdis, ke iu havas tre bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensmo. Ĝuste tiam la priparolato hazarde staris ekster la domo kaj kaptis la vortojn. Li tuj furioziĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolanton kaj batis lin per mano. La aliaj demandis: “Kial vi batas lin?” La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Sed tiu ĉi diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.” Oni diris: “Nun vi ja montras viajn koleremon kaj senpripensemon (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了