世界语版《百喻经》(30)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Tiu malsaĝulo estis mokita de ĉiuj aliaj. Li postulis nur humilan okupon kvankam li rajtis akiri altan rangon kaj duonan teritorion. Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj22. Estas tiel malfacile akiri la homan vivon, renkonti budhismon kaj havi la budhan instruon kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra truo de ligna tabulo sur la maro. Kvankam ili jam havas malfacile haveblan homan vivon kaj malfacile renkonteblan budhismon, tamen pro sia malsaĝo ili kontentiĝas nur per observado de malmulte da disciplino. Ili tute ne deziras plej superan nirvanon. Anstataŭ klopodi por la progreso, ili kontentiĝas nur per la malĝustaj aferoj. *22. Kalpo: En budhismo kalpo ĝenerale indikas la longecon de tempo inter estiĝo kaj malestiĝo de mondo aŭ universo, tra la periodo de mondaj formiĝo, ekzistado, detruiĝo kaj malestado. Estas malsamaj interpretoj pri la mezuro de kalpo en budhismo. Ĝi ofte signifas tre longan periodon de tempo, similan al eono. Estas specoj de malgranda, meza, granda kaj senkalkureblaj kalpoj. Laŭ iuj skoloj de budhismo, malgranda kalpo egalas al 16.8 milionoj da jaroj, kaj granda kalpo egalas al 1347 milionoj da jaroj.
56. POSTULO AL “NENIO”
Iam antaŭe dum du viroj promenis kune sur la vojo, ili vidis, ke iu portas ĉaron da linsemoj sed neniel povas movi la ĉaron el danĝera loko. La ĉaristo petis ilin: “Helpu min movi la ĉaron el danĝero.” La viroj demandis: “Per kio vi rekompencos nin?” La ĉaristo respondis: “Mi rekompencos nenion al vi.” Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, iu diris al la ĉaristo: “Donu al ni la rekompencon.” La ĉaristo respondis: “Nenion.” Li insistis: “Do donu al ni la Nenion.” La alia viro diris kun rido: “Li tute ne volas rekompenci nin. Kial vi ankoraŭ insistas ĝeni lin?” La postulanto respondis: “Li ja promesis la Nenion al ni, do li devas rekompenci nin per ĝi.” La alia viro diris: “‘Nenio’ estas nur abstrakta vorto, sed tute ne konkreta objekto.” Pro kroĉiĝo al “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en la stato de Nenieco. La tiel nomata “Nenio” de la dua homo estas stato de senformo, senvolo kaj senago.
57. PIEDBATI LA BUŜON AL PLIAĜULO
Iam estis riĉa pliaĝulo. Ĉiuj liaj subuloj konkure montris sian estimon por flati lin. Post kiam li kraĉis, la proksimaj servistoj tuj forviŝis la kraĉon (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了