乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(4)

en lian domon. Kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Via edzino jam mortis.”

La malsaĝulo aliris pririgardi la kadavron kaj vere kredis, ke ĝi estis de lia edzino. Li do lamentis dolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, metis la restaĵon en saketon kaj tenis ĝin en la sino tagnokte.

Enuiĝinte pri pri la adultulo poste, la edzino revenis hejmen kaj diris al la edzo: “Mi estas via edzino.”

La edzo respondis: “Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas? Kial vi eĉ ŝajnigas vin kiel mian edzinon?” La virino faris klarigon fojfoje, sed neniel sukcesis konvinki la edzon.

Simile kondutis alireligiuloj. Aŭdinte malĝustan diron, ili estas mistifikitaj kaj persiste kredas ĝin neŝanĝeble vera. Kvankam ili aŭdas ĝustan instruon poste, ili rifuzas kredi kaj akcepti ĝin.

5. SOIFANTA MALSAĜULO

Iam estis homo, al kiu mankis saĝo. Li soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte surteran flamon de la arda suno, li opiniis, ke ĝi estas akvo. Li do iradis al ĝia direkto ĝis Hindia Rivero. Sed, atinginte la riveron, li nur gapis anstataŭ ektrinki.

Oni demandis al li: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne ektrinku starante ĉe la akvo?”

La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed estas tro multe da akvo por mi eltrinki, mi do trinku neniom.”

Tiam ĉiuj homoj eksplodis per ridego aŭdinte tion.

Alireligiuloj same sin tenas al malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas budhisman disciplinon, opiniante, ke ili ne povas observi ĉiujn el ili. Pro tio ili daŭre vivos en la metempsikozo de la ses mondoj kaj havos neniom da ŝanco sin liberigi estonte. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis trinki akvon ĉe la rivero kaj ricevis mokon de aliaj homoj.

6. MALSAĜULO KAJ MORTINTA FILO

Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Unu el ili mortis. La malsaĝulo vidis la mortintan filon kaj volis forlasi la domon por cedi ĝin al la mortinto.

Oni vidis tion kaj diris al li: “La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas tuj bele vesti lin kaj enterigi lin en la (责任编辑:admin)