乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(2)

*3. La okspecaj nehomoj: ok specoj da nehomaj vivestaĵoj, kiuj sekvas la budhan instruon kaj protektas budhismon. (Ili estas ĉielulo, drako, jakŝo, Gandarvo, garudo, kimnaro kaj mahorago. El ili jakŝo estas potenca demono, kiu kutime estas atencema. Iuj el jakŝoj loĝas en la aero, dum la aliaj loĝas sur la tero. Gandarvo estas speco de la ĉielaj muzikistoj, kies urboj estas nerealaj simile al miraĝo. Garudo estas speco de la magiaj birdoj, kiuj havas fortajn kaj gigantajn flugilojn kaj sin vivtenas per manĝado al drakoj. Kimnaro estas speco de la ĉielaj muzikistoj kun homa korpo kaj ĉevala kapo, sur kiu estas unu korno. Kimnaro kantas kaj la kimnarino dancas. Mahorago estas speco de la demonoj, kiuj similas al boaoj aŭ serpentegoj.)

*4. la kvin cerealoj: Kvankam estas diversaj specoj de cerealoj en la notoj, tamen ĉi tie temas pri ĉiuj grenoj.

*5. La kvar elementoj: La elementoj, kiuj konsistigas ĉion en la mondo. Ili estas tero, kiu signifas ĉion malmolan kaj fortikan; akvo, kiu signifas ĉion fluidan; fajro, kiu signifas ĉion varman; kaj vento, kiu signifas spiron kaj aerfluon.

*6. Kvin maksimoj: Kvin principoj de budhanaj kondutoj. Ili estas sindetenoj de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj preno de alkoholaĵo kaj drogo.

*7. Sotapano: Alinome Fluo-enirinto, la unua el la kvar ŝtupoj de sankteco.

1. MANĜI SALON

Antaŭe malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon.

La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo fariĝis plibongusta ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?”

Pro manko de saĝo, la malsaĝulo ekmanĝis nur salon, sed tio damaĝis lian gustosenson kaj ege suferigis lin.

Post kiam alireligiuloj aŭdis, ke oni povas atingi iluminiĝon per abstinado de manĝo, ili sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj. Sed tamen, ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi ilin atingi iluminiĝon. Ili similas la malsaĝulon, kiu manĝis nur salon por ĝui bongustecon, sed fine damaĝis sian gustosenson.

2. MELKI BOVINON

Antaŭe estis malsaĝulo. Li intencis regali gastojn kaj volis kolekti lakton por (责任编辑:admin)