乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(5)

malproksimo. Kial vi restigos lin en la domo dum vi foriros?”

Aŭdinte tion, la malsaĝulo ekpensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigu alian filon por ligi lin al la alia pinto de la portvekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile.” Li do mortigis alian filon, portis ambaŭ mortintojn malproksimen kaj enterigis ilin en sovaĝa arbaro.

Pro tio oni mokridis lin, opiniante, ke ili neniam vidis tiel stultan homon.

Ekzemple, se bikŝuo iam kontraŭis disciplinan regulon sed ne kuraĝis konfesi sian konduton, li kaŝis la krimon kun pretendo pri la pureco. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas tiel observi disciplinon kiel teni perlon atente por ne lasi ĝin perdiĝi. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pente konfesi vian kulpon?” La kulpinto diris: “Se mi devas konfesi, mi kontraŭu ankaŭ aliajn disciplinajn regulojn por konfesi samtempe.” Do li faris aliajn malbonajn kondutojn kontraŭ la disciplino kaj poste konfesis la kulpojn samtempe. Li kondutis same kiel la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post la morto de unu.

7. NOMI ALIULON FRATO

Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ tre riĉa. Neniu en la mondo ne laŭdis lin.

Vidinte tion, malsaĝulo nomis lin frato por peti de li monon laŭ bezono, sed ne plu nomis lin frato vidinte, ke li havas ŝuldon.

La aliaj homoj diris al la malsaĝulo: “Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed ne plu tiel nomas lin kiam li havas ŝuldon?”

La malsaĝulo respondis: “Mi prenis lin por mia frato nur por peti lian monon, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li havas ŝuldon, mi ne plu nomas lin frato.”

Aŭdinte tion, neniu povis sin deteni de rido.

Simile, alireligiuloj aŭdis la instruon de la Budho, kaj prenis ĝin por sia propra teorio. Kiam oni proponis ilin praktiki la instruon, ili rifuzis dirante: “Mi uzas la vortojn de la Budho en instruado al homoj nur por min profitigi, sed mi tute ne prenas ĝin por vero, do kie (责任编辑:admin)